Esperanta Civito

Esplora Instituto de Esperantologio estas oficiala projekto


Kun la subteno de la Esperanta Civito, Kultura Centro Esperantista planas lanĉi dum la venonta aŭtuno telematikan universitaton, sub la nomo Esplora Instituto de Esperantologio. Probable ĝi ensorbos la nunajn sciencajn institutojn (Zamenhof kaj Dietterle), funkciante kiel departemento kun kvar katedroj kaj dudeko da kursoj, dum tri akademiaj jaroj.

La Komitato de KCE, konsistanta nur el civitaninoj, aprobis hodiaŭ la projekton, dum kunsido prezidata de c-ino Perla Martinelli. La unuaj nomoj indikitaj por la EIE-katedroj estas c-ano Fernando Pita (lingvistiko), c-ano Giorgio Silfer (literaturo) kaj c-ano Walter Zelazny (sociologio kaj historio): la unuaj du tuj komunikis sian konsenton, tial ili jam partoprenas en la programado.

La lastaj detaloj de la projekto estos difinitaj antaŭ ol la Asembleo de KCE, kiu voĉdonos pri ĝi 1 majo 2021. Ĝi estos komplete publikigita en la aprila numero de "Heroldo de Esperanto", organo de KCE, kaj resume en HeKo, organo de la Esperanta Civito, post la asemblea aprobo.

[HeKo 751 9-B, 11 jan 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0667 s s 
  Total: 0.0805 s s