Esperanta Civito

Malago interesata pri la projekto Pioniraj Urboj


Hodiaŭ matene delegacio de la Esperanta Civito, konsistanta el du vickonsuloj kaj la amika gvidanto de prestiĝa loka kultursocieto, estis akceptita en oficiala renkonto kun la magistrato de Malago, reprezentata de skabeno rekte komisiita de la urbestro.

La kunvenintoj diskutis detalojn de la projekto "Pioniraj Urboj", kaj la skabeno esprimis pozitivan sintenon rilate la partoprenon de la mediteranea urbo, kie pioniris pri nia lingvo prof. Rodriguez Huertas jam en 1892, same kiel alia instruisto, Hans Dubois, pioniris en Loklo en 1898. Jam estas planita la unua demarŝo por formaligi la aktivigon de la partopreno en la reto de la pioniraj esperanto-urboj, kadre de eksperimenta iniciato, kiu apogos sin al la Esperanto-Domoj en Andaluzio kaj en Svislando.

La informo pri la pionireco de Malago en Esperantio aparte kaptis la atenton de la skabena asistanto: Rodriguez Huertas estas honorinda persono, kaj la magistrato petis dokumentaron, kiun liveros sen. Julio Herrero, Unua Vickonsulo kaj prezidanto de Esperanta Naturamikaro.

[HeKo 752 1-C, 12 jan 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0175 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0626 s s