Esperanta Civito

Ekis la 52a jarkolekto de "Literatura Foiro"


Presita kaj ekspedita estas la numero 309 de "Literatura Foiro" (februaro 2021), kiel kutime bunta kaj varia, sub la ĉefredaktado de c-ino Perla Martinelli: jam la 52a jarkolekto senpaŭze, ĉi-foje kun kovropaĝoj kaj interna filigrano inspiritaj de Dante Alighieri, la plej universala poeto (1265-1321). La plej valora dantisto en Esperantio, d-ro Giuliano Turone, kunlaboros tra la tuta jaro, komencante per eseo pri teatro bazita sur epizodo de la "Dia Komedio".

Poezion proponas ankaŭ aliaj poetoj, pli modestaj sed ankaŭ interesaj: originale Mao Zifu kaj Biagio Trapani, traduke (fare de Espopore) la rusa Igor Severjanin kaj la itala Sandro Penna (fare de Nicolino Rossi, ene de eseo de Cesare Garboli).

Prozo viglas originale per rakonto de Ivaniĉka Maĝarova kaj traduke per ĉapitroj el "La Pesto" de Albert Camus (fare de Marie-France Conde Rey) kaj el "Asertas Pereira" de Antonio Tabucchi (fare de Perla Martinelli).

Abunda ankaŭ la ĉeesto de eseoj: pri "Hodler, la esotera pentristo" esploris Davide Astori, pri la kazo de Mileva Einstein profundiĝis Gabriella Greison kaj Perla Martinelli; riĉe ilustrita la plena retrospektivo de Giorgio Silfer pri esperant(ist)o en alilingvaj gravaj filmoj, ekde Charlot ĝis Kapitan' Fantasta; pri la memorinda Eroŝenko verkis Mikaelo Bronŝtejn, pri la rilato inter lingvoj kaj koloroj Elizabeth Hautz.

Tri recenzoj fermas la numeron: du de Carlo Minnaja pri la prelega talento de Mark Fettes kaj pri la lasta romano de Trevor Steele, la lasta de Marie-France Conde Rey pri poemverketo de Mikaelo Bonŝtejn.

La revuon "Literatura Foiro" posedas, eldonas kaj administras LF-koop, kies baldaŭa Asembleo devus trakti ankaŭ la demandon de la ĉefredaktora posteno dum la postaj tri jaroj. 64-paĝa, ses numeroj jare: varbekzemplero estas mendebla tra nia redakcio aŭ lf-koop ĉe esperantio.net.

[HeKo 753 4-B, 31 jan 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0567 s s