Esperanta Civito

Aperis "Esperantista Tribuno" n-ro 21

Aperis la numero 21 de "Esperantista Tribuno". La 24-paĝa bulteno de Esperantista Domo de Kulturo "D-ro Ivan Kirĉev" en Razgrado estas dediĉita al la centjariĝo de Bulgara Esperanto-Asocio. La enkondukaj vortoj estas pri la fondinto de la domo d-ro Ivan Kirĉev kaj pri la ĵus aperinta libro dediĉita al li.

La numero bunte, per tekstoj de gec-anoj Ivankiĉka Maĝarova, Hasan Jakub, Milena Georgieva, Dimo Dimov, Radka Stojanova, s-ino Mariana Evlogieva kaj per fotoj informas pri la riĉa kultura vivo de la esperantistoj en la urbo kaj la lando. La bulteno represas artikolon de sen. Ivaniĉka Maĝarova pri la sesio de la Civita Parlamento en Bruselo, jam aperinta en la loka gazeto "Glediŝta": ĝin akompanas foto el la renkontiĝo de Esperantaj Senatanoj kun la EU-depitito Margareta Handzlik.

Bukedo el premiitaj verkoj prezentas la rezultojn de la Internacia Literatura Konkurso EKRA-2007 organizita de la Domo sub la auspicio de la revuo Literatura Foiro. Du paĝoj en la bulteno estas dedicihitaj al la sano.

Ekzempleron de la bulteno oni povas mendi ĉe: Esperantista Domo de Kulturo "D-ro Ivan Kirĉev", str. "Sv. Kliment" 36 ap. 1, BG-7200 Razgrad (Bulgario), rete esperanto_razgrad ĉe mail.bg .

[HeKo 339 4-B, 23 sep 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0622 s s 
  Total: 0.0756 s s