Esperanta Civito

Survoje al dua senkongresa jaro


Esperantio survojas al dua senkongresa jaro. Kvankam neniu oficiala decido estas alprenita, apenaŭ estas ŝanco ke ĉi-somere okazos kongresoj en Belfasto (Universala), Kievo (Junulara) kaj Bjelostoko (Sennacieca). Certe virtualaj surogatoj estos muntitaj, same kiel pasintjare, kun tamen realaj kostoj kaj sen efektivaj enspezoj: precipe suferos UEA, pro manko de kongreskotizoj, makleroj el loĝiga servo, debitado de libroservo ktp.

La hikikomora generacio siaflanke insistas pri retkunvenoj: oni eĉ ne atendis la informon pri la nuligo de Internacia Junulara Festivalo dum Pasko en Italio, por anonci samdatan "Retoson"; iom riske, ĉar se ĝi fiaskus, ne eblus disklami ke "Ni volas ke grandaj retaj eventoj fariĝu natura parto de nia komunumo".

Pli pozitiva ŝajnas la situacio sur la fronto de la kulturcentroj: Kultura Centro Esperantista anoncis kvin transnaciajn aranĝojn inter aprilo kaj aŭgusto 2021, kaj almenaŭ kvar el ili okazos reale, laŭ la nombro da aliĝintoj (eĉ pli granda ol kutime), se registaroj ne dekretos la fermon de la landlimoj.

[HeKo 754 7-B, 14 feb 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.4262 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.4690 s s