Esperanta Civito

La Kapitulo aplaŭdas pro brile plenumita misio en Afriko


La Kapitulo kunsidis hodiaŭ laŭ sia regula monata ofteco, en pleno sub la prezido de la Konsulo. Mankis nur la Unua Vickonsulo, en hospitalo pro operacio. La kunsido enfokusiĝis pri la rezultoj de la ĵusa misio de sen. Silfer en Afriko, kiujn ĉiu taksis brile sukcesaj.

La plej rimarkindaj estas: a) la aktiveco de Afrika Esperanto-Instituto, kies partnereco kun Kultura Centro Esperantista plene funkcias; b) la realigo de la 6a Afrika Esperantologia Semajno, kun la formado de teamo ĉirkaŭ la Tanganika Esperanto-Domo; c) la subskribo de la kontrakto ĝuste pri la vilao kiun la Kapitulo elektis, sed kies proprietulo subite retretis: la vickonsulo pri financoj ŝanĝigis al li opinion, eĉ kun rabato pri la prezo; d) la difino de la financaj kanaloj (fermo de konto en unu banko, rilatoj kun alia) kaj la enkasigo de kreditoj; e) la funkcianta demokratio ĉe Islama Esperanta Klubo, kies Asembleo povus esti modelo por multaj en Eŭropo.

La Kapitulo estis informita ankaŭ pri la malfacilaĵoj en la Domo, apenaŭ meblita kaj kun bezono de flegado ĉe la akvosistemo: Pro Esperanto komunikis la intencon mobilizi almenaŭ unu paciston el la Civila Esperanta Servo, por dumonata restado. La Afrika Legacio estos inaŭgurita ĉi-aŭtune.

La vickonsulo pri klerigado raportis pri la progreso de la projekto EIE (Esplora Instituto de Esperantologio) ĉe KCE kaj pri la reto de vizitantoj ĉe la bibliotekoj ene de KIBS. La vickonsulo pri socialaj aferoj raportis pri la pozitiva intereso de la magistrato de Malago pri la proponita projekto kaj pri la progreso en la preparado de Kultura Esperanto-Festivalo en 2022.

La Kapitulo konfirmis la kunvokon de la Parlamenta sesio al Bulgario en la tria semajno de junio 2021, kun rezerva alternativo en Svislando dum la tria semajno de aŭgusto, kaze de gravaj problemoj. La hipotezoj de Parlamentaj sesioj en Burundio kaj en Japanio ne estis diskutataj.

[HeKo 755 1-C, 17 feb 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0458 s s 
  Total: 0.0598 s s