Esperanta Civito

Pli vasta la redakcio de "Literatura Foiro"


Hodiaŭ vespere la redakcio de "Literatura Foiro" kunsidis telematike en pleno, sub la kunordigo de la ĉefredaktoro, c-ino Perla Martinelli. La renkonto okazis redaktofine de la aprila numero (310), liverota al la presejo komence de marto. La plej longe kaj senpaŭze aperanta kultura revuo en esperanto en oktobro 2021 trafos sian lastan rekordon, superante la periodaĵon "Fonto" laŭ nombro da numeroj.

Ekde printempo la redakcio estos pli vasta: c-ano Alessio Sacha Giordano komencos kunlabori kiel asistanto de la ĉefredaktoro, kaj al la fakoj kino (Conde Rey), feminaj paĝoj (Martinelli), recenzoj (Minnaja), lingvistiko (Pita), teatro kaj historio (Silfer) aldoniĝos komikso kaj kartuno, konfiditaj al la kompetento de Daniele Binaghi, estro de projekto RoMEo.

Ĉu aŭdaci sloganon? "Kvankam LF fariĝis Literatura Foiro eĉ sen via valora kontribuo, ĉu ne venis la momento por almenaŭ (re)aboni ĝin?".

[HeKo 755 6-B, 26 feb 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0404 s s 
  Total: 0.0557 s s