Esperanta Civito

Unua deĵoranto en la Tanganika Esperanto-Domo


C-ano Tihomir Lovriĉ, de la Civila Esperanta Servo, estos la unua deĵoranto en la Tanganika Esperanto-Domo (Buĵumburo). Li oficos de la fino de marto ĝis la fino de majo 2021. Li staĝis en Burundio jam en decembro 2017.

Kiel deĵoranto li zorgos pri la ordo, pureco kaj sekureco de la Domo, inkluzive la kompletigon de minimuma meblado (kurtenoj, kuirejaj elementoj, lito, seĝoj ktp). Li ankaŭ formados la kortiston pri la deĵora ofico, por kiu la burundiano kandidatis sed ne montris sin sufiĉe preta. C-ano Lovriĉ trejnos lin kaj raportos pri lia disponeblo.

Krome okazos renkontoj ĉe la Domo, ekzemple por aŭskulti kasedojn, lernante pri la muzika kaj teatra kulturo en Esperantio. Kun Lovriĉ atingos Buĵumburon ankaŭ la diplomoj de la lasta lingvotesta sesio.

Solidari al la Afrika Esperantio eblas ankaŭ per mondonaco, tra fondumo Pro Esperanto, al Afrika Esperanto-Instituto.

[HeKo 755 9-B, 3 mar 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0595 s s