Esperanta Civito

Afriko kaj denaskismo en Heroldo 2318


La marta numero de "Heroldo de Esperanto" (2318) dediĉas al Afriko multe pli da spaco ol kutime, inkluzive de frunta artikolo sur tri kolumnoj el kvin. Memkompreneble, por la ekesto de la unua reala Esperanto-Domo en Afriko, kaj de la stabo ĉirkaŭ ĝi. Ne estas facile prognozi la influon de la Domo al afrikanoj mem; sed certe ĝi influos la konsorcion de la Esperanta Civito, kiu investas pli kaj pli en Burundio.

Aliflanke intensiĝas la aktiveco de la paktintaj establoj en Eŭropo, precipe la "helveta akso" ĉirkaŭ KCE kaj LF-koop. HdE raportas pri projektoj kaj atingoj, speciale en la tereno de lingvotestado kaj beletra produktado.

Intervjuo de c-ano Alessio Sacha Giordano al prof. Federico Gobbo kaj debato pri la signifo de nia literaturo karakterizas kulture la trian paĝon de la grandformata gazeto, dum la kvaran okupas tre interesaj artikoloj el "Tutmondaj voĉoj".

La gazeton "Heroldo de Esperanto" posedas, eldonas kaj administras Kultura Centro Esperantista. Ĝi estas abonebla kontraŭ libervola donaco. Varbekzemplero mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 756 2-B, 5 mar 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0558 s s