Esperanta Civito

La centmileŭra retejo evoluis al koŝmaro por UEA


Komitatano Osmo Buller estas malkontenta pro la progresraporto de la Estraro de la Universala, ĵus komunikita al la gvida instanco de la Asocio: "Aperas nenio pri la nova retejo. Pasintjare Duncan [Charters, prezidanto] diris, ke ĝi estos lanĉita la 15-an de decembro. En septembro li diris, ke 'ni havu la celon kompletigi la aferon en januaro, kaj plej malfrue en februaro'. Post tio ne aperis publikaj eldiroj pri la afero. En la retejo AKSO la progresraporto pri la migrado de la malnovaj sistemoj al la nova retejo daŭre tekstas: 'Diversaj planoj ellaboritaj, mankas fina decido'. Pasis februaro kaj estas neakcepteble, ke la Estraro plene silentas. La Komitato estu senprokraste informita pri la situacio."

AKSO estas la siglo de sistemo por interna reta aŭtomatigo, ellaborita fare de Mia Nordentoft, TEJO-oficisto. Al ĝi turniĝis la klopodoj starigi grandiozan retejon, por kiu estis buĝetitaj cent mil eŭroj en 2013: almenaŭ grandparte, se ne preskaŭ tute, tiu sumo estus jam elspezita. La respondeco pri tiu elspezo apartenas al la Komitato de UEA mem, kiu aprobis la financadon.

La opozicianta eksdirektoro plendas ankaŭ pro la manko de nova strategia plano, kaj "aparte maltrankvilas, ke nenio estis raportita pri tio, kion oni entreprenis pri investado. Ŝajne oni lasas la asocion daŭre perdi monon kaj poste uzi la malkreskon de rimedoj kiel pretekston por novaj negativaj paŝoj precipe rilate la Centran Oficejon": tiel konkludas la korifeo de la iama burokrata aparato. La UEA-vicprezidanto promesis baldaŭan respondon.

[HeKo 756 8-A, 9 mar 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0463 s s 
  Total: 0.0614 s s