Esperanta Civito

Tri gravaj elfrancigoj pretas ĉe LF-koop


Ricevinte la lastan permeson de la origina eldonejo, LF-koop finpreparas la preson de "Finalo de partio", unu el la plej famaj dramoj de Samuel Beckett, ektradukita en 2008 okaze de eksperimenta kurso ĉe Kultura Centro Esperantista, kompletigita kaj reviziita zorge de la kursestrino, c-ino Perla Martinelli.

La libro enhavos prefacon de d-ro Humphrey Tonkin, dum jam pretas la postparolo de c-ano Giorgio Silfer. Estas memorinde ke Beckett verkadis originale en la franca, kvankam li ne estis denaska franclingvano.

"Finalo de partio" estas la unua libro eldonota ĉi-jare de LF-koop. La dua estos "Kurso de ĝenerala lingvistiko" de Ferdinand de Saussure, tradukita de c-ano Fernando Pita, kiu aldonis propran postparolon, dum enkondukon verkis c-ano Alessio Sacha Giordano.

Intertempe c-ino Marie-France Conde Rey estas revizianta sian tradukon de la romano de Albert Camus "La pesto": tri elfrancigoj ĉe LF-koop, el kiuj nur unu fare de francino.

[HeKo 757 5-B, 16 mar 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0596 s s