Dua kunsido de la Verda grupo de la Civita Senato

HeKo 874 7-C, 21 maj 25

La gesenatanoj de la Verda grupo kunsidis hodiaŭ telematike, sub la prezido de sia kolego Giorgio Di Nucci, provizora grupestro dum la unua kunsido en Malago fine de marto 2025 kaj ĵus definitive konfirmita per unuanima voĉdono; demando pri eventuala vicgrupestro (ekzistas dek tri grupanoj de la majoritato) restis ŝvebe, kun la sugesto tamen elekti afrikanon.

Sukceso por TEJO, ĉu agnosko pri esperanto?

HeKo 874 6-E, 21 maj 25

En Bruselo 9-10 majo 2025 kuniĝis reprezentantoj de pli ol sepdek internaciaj junularaj organizoj kaj naciaj junularaj konsilioj por la Ĝenerala Asembleo de Forumo Junulara Eŭropa – FoJE, en kiu ili aprobis mocion proponitan de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo sub la titolo “Pritraktado de lingva diskriminacio en internacia junulara moviĝeblo kaj partopreno”, prezentitan kaj defenditan d

Ĉu la roterdama domo ne estas vendota?

HeKo 874 1-A, 18 maj 25

Pasis preskaŭ kvar jaroj post la decido de Universala Esperanto-Asocio vendi sian pli grandan domon en Roterdamo, sed nenio okazis ĝis nun, post la transdonoj de historia arkivo al Vieno kaj de biblioteko Hodler al Varsovio: la libroservo (bone funkcianta) daŭre situas en strato Nieuwe Binnenweg 176, volontuloj kaj stabanoj (precipe de TEJO) oficas en la domo.

Forpasis el hombre nuevo

HeKo 873 6-E, 14 maj 25

En la malfrua printempo de 2025, la mondo perdis unu el siaj plej brilaj kaj nekonformemaj animoj: José “Pepe” Mujica. Sub la larĝa ĉielo de sia modesta bieno li foriris silente, kvazaŭ li estus nur alia simpla kamparano. Ne eksa prezidanto, ne eksa gerilano, sed homo inter homoj. Laŭ Aristofano ne ekzistus pli saĝaj homoj ol la kamparanoj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.