Esperanta Civito

Lee Miller "persona non grata"


En dato 17 marto 2021 la Kapitulo unuanime aprobis la suban raporton de la vickonsulo pri internaj aferoj.

Je la nomo de MILLER Lee, karese Liĉjo, usonano, la Registra Instanco notis plurajn Caveat, unuafoje pro lia enesto en la mem redaktita listo de la "Esperanta Respubliko" (ministro n-ro 60).

En 2017 Miller fariĝis PNG ĉe Kultura Centro Esperantista, pro invitoj al bojkotado de ĝia aktiveco. Samtempe li fariĝis PNG ĉe "Literatura Foiro" kaj LF-koop, pro similaj invitoj, plus rasismaj insultoj kontraŭ ĝiaj kunlaborantoj, unuavice la italaj.

Tial ke la invito al bojkotado koncernis aranĝon sub la aŭspicio de TEJO, en 2019 la KCE-prezidantino parolis al la TEJO-komitatanino en Usono, kiu konas persone tiun Lee Miller. De ŝi venis la informo ke la homo havas diversajn problemojn, ankaŭ pro malsano de la edzino, sed ne nur. La peto pri deklaro ke li estas "persona non grata" transiris al la Kapitulo samjare, sed la tiama Konsulo preferis paŭzigi la procedon, ĉar Miller ŝajnas kompetenta pri signolingvo, do povus esti utila al la esperanta popolo. Krome, samjare li estis elektita al la Akademio de Esperanto kaj eniris la stabon de Esperantic Studies Foundation kiel organiza konsilanto. Tiuj responsigoj ŝajnis trankviligi lin dum certa tempo.

Ĉi-monate li ree manifestiĝis en aparte malagrabla maniero, kvankam li kutimas esti kruda kaj eĉ triviala. Tuj post informo pri la fizika agreso de Jorge Camacho Cordon kontraŭ sia akademia kolego, Miller rapidis afiŝi la sekvan komentarion: "La Civito meritas nenion, krom priridado. Ĝi neniel rilatas al la mondo de Esperantistoj kaj Esperanto-parolantoj." Tio sonas kvazaŭ aprobo pri la krima konduto de la agresinto kontraŭ la agresito. Ĉi-lasta tuj respondis firme sed afable: "Kia verdikto! laŭ kies aŭtoritateco? Ĉu ankaŭ vi kiel Buller sentas vin proprietulo de 'la mondo de esperantistoj kaj esperanto-parolantoj'?" Al kio Miller reagis per "Estas bedaŭrinde, ke vi elektis meti vin en tiun ĉi kaĉon en tiu periodo de via vivo. Ĉiu racia Esperantisto konscias ke la Civito estas ŝerco, en plej bona kazo. Aŭ makulo, aŭ katastrofo, el iuj vidpunktoj. Vi estas klera homo, sed oni nur memoros vin pro via aliĝo al Frenezulujo."

En la sama kunteksto Miller sin proponis por disvastigi antiraŭmisman artikolon kiu malnovas je dudek jaroj, ĉiam apoge al la bullerismo-kamaĉismo.

Konsekvence ni proponas akcepti la petojn de KCE, LF-koop kaj LF, kaj tiel formaligi la fakton ke MILLER Lee estas "persona non grata" por la tuta konsorcio de la Esperanta Civito.

(Miroslava Kirova, vickonsulo pri internaj aferoj)

[HeKo 757 9-C, 18 mar 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0730 s s 
  Total: 0.0888 s s