Esperanta Civito

Demando pri slango al la Lingva Komitato


Kion opinias la gekolegoj de la Lingva Komitato pri la kreskanta agresema tendenco peti ian oficialigon pri slangaj esprimoj?

Pri la temo mi deklaris publike: "Estas por mi malplaĉa la anglosaksigo de la esperanta vortaro, per terminoj kiel gejo, kviro, galubojo ktp. La koncernaj esperantistoj parolas pli kaj pli slangon el anglaj vortoj kun O-aldono; alternative ili proponas nur volapukaĵojn, kiel la sufikson 'iĉ' aŭ la pronomon 'ri'." Al la volapukaĵoj mi povus aldoni 'duumi' kaj simile.

Ĵargonoj estas ordinara socilingvistika fenomeno. Sed ekzistas nun esperantistoj kiuj pretendas modifi la lingvon por superi jarcenton da "heteronormeco" (jarmilon, se temas pri eŭropaj lingvoj).

Kiel anglisto, mi bonvolis proksimiĝi al la ĵargono de la Societo de la Amikoj, kie oftas vortoj ne uzataj ekster la medio, kiel "to oversight" kaj "oversighter". Cetere, ili ne ofendiĝas se vi nomas ilin "Quakers". Sed precipe, ili ne postulas ke aliaj anglalingvanoj parolu kiel ili.

Kiel esperantisto mi ŝatus analogan sintenon ĉe iuj uranistoj, kaj ne agreson al la lingvo fare de minoritato, kiu rapide donas al vi la patenton de homofobi/o, se vi malkonsentas kun ĝi.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 758 3-A, 21 mar 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0398 s s 
  Total: 0.0532 s s