Esperanta Civito

Konsilo de la Heroldo-proprieto al Fabricio Valle


"Konforme al la kontrakto (manko de eldonado, en ajna formo, kio interalie kaŭzis la retiriĝon de grava kliento, sume ducento da abonoj) la gazeto "Heroldo de Esperanto" revenis al LF-koop, kaj estis vendita al KCE, kiu ekde 2018 regule eldonadas ĝin. LF-koop havas do nenian rilaton plu al la afero." Tiel respondis LF-koop al retmesaĝo de Fabricio Valle, 11 marto 2021.

Al simila retmesaĝo de s-ro Valle, praktike proponanta aĉeton, Kultura Centro Esperantista respondis: "KCE intencas daŭrigi la eldonadon de sia monata organo, do ne estas nun interesata pri vendo de Heroldo. Ni konsilas al vi lanĉi novan retgazeton, kiu estu pli bona ol 'Libera Folio' kaj 'La Ondo de Esperanto'. Tio kostus al vi multe malpli kaj rapide vi akirus grandan merkaton, se vi sukcesus kupli vin al Duolingo aŭ/kaj lernu.net -- Sincere bondeziras KCE".

La abonintoj kiuj pagis rekte al la tiama eldonejo de Fabricio Valle (ĉu ĝi plu ekzistas?) ankoraŭ atendas la kompletigon de la jarkolekto 2017 (aperis nur tri numeroj el papero, plus tri nur virtuale).

"Heroldo de Esperanto" neniam estis la organo de la Esperanta Civito: tio estas la retagentejo HeKo. Simple la redakcio de la gazeto aliĝis al la Pakto jam en 1998. S-ro Valle neniam havis kontrakton kun la Esperanta Civito, nur kun LF-koop; krome li neniam akiris la esperantan civitanecon.

[HeKo 758 4-B, 22 mar 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0787 s s 
  Total: 0.0926 s s