Esperanta Civito

Eŭropa Unio sankcias Popolan Ĉinion, kiu reciprokas


Kun la sindeteno de la hungara, la eksterpolitikaj ministroj de Eŭropa Unio, apogitaj de Usono kaj Britio, aprobis hieraŭ sankciojn pro la malrespekto de la homaj rajtoj en diversaj ekstereŭropaj ŝtatoj, precipe en Popola Ĉinio. Ĉi tiu replikis tuj, anoncante reciprokajn kontraŭrimedojn.

Lastfoje EU alprenis drastan sintenon kontraŭ Pekino en 1989, pro la eventoj de placo Tien-An-Men; ĉi-foje la problemo koncernas la situacion de la ujgura etno. Ankaŭ Birmo, Turkio kaj aliaj ŝtatoj, pro diversaj konataj kialoj, ricevis de Bruselo diplomatian skoldon je diversa intenseco.

La nekutima firmeco de Eŭropa Unio manifestiĝas unuflanke pro interna politika mekanismo aprobita en decembro 2020, kiu sveltigas kaj rapidigas tian rezolutecon; aliflanke, ĝi komplezas la anglosaksajn partnerojn, precipe la usonan superpotencon, kiu ne rilatas pozitive al la nova (se vere nova) "Ostpolitik" de Germanio, kun fortiĝanta ekonomia triangulo inter Berlino, Moskvo kaj Pekino.

En tiu triangulo Germanio moviĝas sub la prudenta ŝirmo de la eŭropa flago, kongrue al privilegia akso kun Francio.

[HeKo 758 5-E, 23 mar 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0170 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0593 s s