Esperanta Civito

Stabano bezonata por la orienta legacio


La orienta legacio de la Esperanta Civito selektas kandidatojn por deĵorado en Budapeŝto kaj aliaj landoj de la koncernata areo. La deĵoronto evoluos al buralisto kaj povos pasigi longajn periodojn en sia hejmlando, aldone al restadoj ĉe Esperanto-Domoj kaj al misiaj vojaĝoj, kun la perspektivo de plurjara stabaneco.

Unua fundamenta kondiĉo estas la posedo de pasporto Ŝengene vizebla, sed kiu jam per si mem rajtigas al senviza eniro al ĉiu lando de eksa Sovetunio, Turkio, Irano, eksa Jugoslavio (Montenegro, Bosnio, Serbio, Makedonio). Dua fundamenta kondiĉo estas flueco en la rusa kaj la angla (B1 laŭ KEFR), eventuale duona flueco en almenaŭ unu grava mezorienta lingvo (turka, persa, araba). Spertoj en internaciaj junularaj organizoj estus atuto; la aĝo tamen ne gravas. La ellernado de esperanto (lingve, kulture kaj strategie) konsistigas preparan staĝon en Svislando, dum aŭtuno 2021.

Kandidatiĝoj bonvenas en unu el la du oficialaj lingvoj de Konsilio de Eŭropo, kun norme redaktitaj biografieto kaj meritlisto. Financa traktado laŭ la dekreto Karibe pri la Civita stabo, septembro 2020. Ĉiu civitano bonvolu signali la proponon al fidinda interesato. Limdato: 2 junio 2021 (Tago de la Esperanta Lingvo). Korespondadreso: hu_legacio ĉe esperantio.net

[HeKo 758 6-C, 24 mar 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0176 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0402 s s 
  Total: 0.0578 s s