Esperanta Civito

Raŭmistojn ne surprizas rasismo ene de UEA


En la telematika forumo de Universala Esperanto-Asocio aperis rasismaj mesaĝoj de dumviva membro de UEA. La estraro evidente ne kutimas legi mesaĝojn en tiu forumo, ĉar nur la atentigo de opoziciulo kaŭzis forviŝan intervenon.

Anonimulo komentariis: "Estas iom embarase por Esperantio ke la lingvo havas ankaŭ ekstremdekstran politikon en ĝi, eĉ se tia idearo estas la minoritata idearo." La anonimulo ne konas la historion de Esperantio: la landa asocio de UEA en la Tria Regno akceptis la samdirektigon, kaj la Universala neniom protestis pro tio, eĉ preferis elekti nazion kiel vicprezidanton en 1934, anstataŭ Edmond Privat, kiu estis la amiko de Gandhi. Cetere, la kunfondinto de la nederlanda nazia partio estis aktiva esperantisto, eĉ poeto, kaj ne mankas antisemitoj inter lastatempaj poetoj en nia lingvo.

Raŭmistoj ne miras pro tio, kaj ne aparte kulpigas Roterdamon (kiu havas pliajn skeletojn en sia "politike neŭtrala" historio). Simple estas eraro sociologie percepti la esperantistaron nur unudimensie, kvazaŭ ĝi estus jen ripo de pacifismo, jen tendenco en anarkiismo ktp, sed nenio krom tio.

Raŭmistoj perceptas la esperantistaron kvazaŭ diaspora lingva minoritato, kio proksimigas al popolo (ne kiel ethnos, sed jam kiel demos). Kaj en popolo vi povas trovi ĉiun tendencon, eĉ se (danke al la Civitaj normoj) rasistoj kaj antisemitoj havas nulan rolon en la Esperanta Civito, sed jes aliloke. Interalie, se paroli pri homofobio, la du solaj antologioj pri samseksamo aŭ de samseksamaj aŭtoroj estis redaktitaj nur de du personoj kiuj havas la esperantan civitanecon, kaj eldonitaj ekster UEA, TEJO, SAT.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 758 7-A, 25 mar 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0266 s s(22 Requests)
  PHP: 0.1031 s s 
  Total: 0.1298 s s