Esperanta Civito

UEA: po kvincent malpli en olimpiado


Roterdamo anoncas ĉiujare sian membrostatistikon, kiu estas aparte interesa rilate la individuan membraron, kies kotizoj vivtenas la Universalan. En la dua jarcento de esperanto (ekde 1987) eblas interesa rimarko: averaĝe la Asocio perdas kvincenton da membroj en ĉiu olimpiado.

Efektive dum la tri unuaj olimpiadoj (1987-1999) UEA flosis super sepmilo da individuaj membroj. Dum la postaj du olimpiadoj (2000-2007) ĝi flosis super sesmilo. De 2008 ĝis 2015 nur super kvinmilo. Kaj dum la lastaj jaroj (2016-2020) nur super kvarmilo. Laŭ tiu ĉi regula ritmo, UEA falos sub kvar mil ene de tri jaroj, kaj sub tri mil komence de la 2030aj.

Inversigi la tendencon eblas nur per kompleta ŝanĝo de la membrosistemo, okazigo de realaj kongresoj konstante en Eŭropo, kreo de interesaj servoj kaj, precipe, prezento de klaraj celoj.

Ne gravas ke la celoj plaĉu al ĉiuj: ili estu klaraj. La Esperanta Civito havas klarajn celojn: Karletoj kaj Moleonoj, Liĉjoj kaj Kamiĉoj ne ŝatas ilin, sed aliaj jes (cetere la ĵus menciitoj mem plaĉas al tre malmultaj, kaj ŝajne ili ŝatas neniun entute). Aldone, kvalite kreskas la servoj kaj produktoj el la raŭmisma konsorcio; kaj konsekvence multiĝas aktivuloj kaj klientoj. Konsentite: la tradicia movadaro ŝrumpas pli rapide ol kreskas la nova Esperantio; sed pli vervas delfeno ol maljuna baleno...

[HeKo 759 1-A, 30 mar 21]

C-ano Carlo Minnaja komentarias: Mi ne divenas, kiu estas tiu Karleto kiun oni piloriigas en la supra komuniko; krome mi, kiel kutime, ĉiam malaprobas la negativaĵojn kiuj supozas esti spritaj kontraŭ personoj kaj eĉ pli malaprobas supozojn pri alies ŝatateco aŭ populareco, kiu estas ege alia ol vi supozas. Mi aldonas la kutiman proteston pri la daŭra malkompreno, ke raŭmismo ne plu jam de dudek jaroj distingas iun grupon de esperantistoj kontraŭan al aliaj esp-istoj.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0175 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0610 s s