Esperanta Civito

Libera Folejo preparas kruelan aprilan fiŝon


Laŭ sia kutimo, "Libera Folejo" ĉefredaktata de Karleto Kiunivela morgaŭ publikigos aprilan fiŝon. La blago estos aparte kruela, ĉar ĝi trafos la plurjaran esperon pri nova retejo de la Universala, anoncante ĝian lanĉon kaj tiel pliigante la frustracion ĉe piaj UEA-anoj.

Espereble tiu plano, kostanta ĝis cent mil eŭrojn laŭ decido de la UEA-Komitato, iam tamen realiĝos. Kun profunda bedaŭro pri morgaŭ dupitaj finvenkistoj kaj sincera bondeziro de raŭmistoj (ĉu tamen ankaŭ ili dupotaj?).

Kiel konate, LibFol naskiĝis kiel interna opozicia folio en 2003 kaj evoluis kiel voĉtubo de Osmo Buller kaj lia alo. Aldone ĝi proponas ofte "feka news" (tajperaro, ni devas uzi la francan, ne la anglan, kiel helplingvon): ĉi-jare jam okazis aprila ŝerco, pri "Heroldo de Esperanto" eldonota en Ameriko. Tial HeKo ĝuste morgaŭ publikigos la komunikon pri la aprila numero de tiu centjara gazeto, ekde 2018 informilo de Kultura Centro Esperantista regule aperanta ĉiumonate en Eŭropo.

[HeKo 759 2-A, 31 mar 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0580 s s