Esperanta Civito

Trejnata la unua selektito por la stabo en Oriento


Kvankam estas tempo ĝis 2 junio 2021 por kandidatiĝi, la vickonsulo pri financoj jam komencis la preparon de estonta stabano ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito. Temas pri persono naskita en iama Sovetunio, nuntempe deĵoranta en okcidenta Eŭropo ĉe neesperantista INRO tegmenta al unu el la paktintaj establoj.

C-ano Giorgio Silfer decidis selekte komenci la trejnadon, ĉar "ekzistas pluraj interkulturaj demandoj, unuafoje alfrontendaj. Se montriĝos ke la persono estas pli problemlistiga ol problemsolva, ni transiros al alia kandidato".

En la trejna metodo reliefas la fakto ke la trejnata "lernas Esperantion antaŭ ol lerni esperanton", ĉar tio pli kongruas kun la plenumotaj taskoj. La trejnado okazas telematike, per skajpo, du fojojn semajne, ĝis nova decido.

La rekrutado de novaj stabanoj por la Esperanta Civito sekvas alian itineron ol ĉe la volontuloj kaj dungotoj de TEJO. Ĝi certagrade eluzas la ŝancon de la pandemio.

[HeKo 760 1-C, 10 apr 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0200 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0620 s s