Esperanta Civito

Presita "Verda stelo kaj roza triangulo"


La antologio "Verda stelo kaj roza triangulo" estas presita. Restas nur kvin tagoj por mendi ĝin je lanĉoprezo. La unua ekspedo okazos de Italio post dek tagoj.

La verko enhavas prozon, poezion, teatron el dek du aŭtoroj, originale verkitajn en esperanto: Kenelm Sturmer, Mason Stuttard, Lajos Tarkony, Nicolino Rossi, Ulrich Matthias, Benoit Philippe, Gerrit Berveling, Ulrich Becker, Etel Zavadlav, Giorgio Silfer, Suso Moinhos, Paulo Silas.

Pri ĉiu aŭtoro estas literaturkritika studo aŭ intervjuo, plej ofte de Giorgio Silfer. Sed kontribuis ankaŭ aliaj, ĉu rekte (Judit Felszeghy, Stella Meester, Suso Moinhos, Lilia Nikolova) ĉu per teksto aperinta en "Literatura Foiro" aŭ "Femina" (Daphne Lawless, Tiberio Madonna, Ljubomir Trifonĉovski). La bildon en la kovrilo desegnis Tihomir Lovriĉ.

La verko premieros okaze de la Lingva Kolokvo ĉe Kultura Centro Esperantista, 29 aprilo 2021. Mendebla tra nia redakcio aŭ la eldonejo: lf-koop ĉe esperantio.net

[HeKo 760 2-B, 11 apr 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0597 s s