Esperanta Civito

Preparata direktivo pri Pro Esperanto kiel regio


Ekde aŭgusto 2010 aktivas fondumo Pro Esperanto, surbaze de Lex Argentaria. Per tiu leĝo aplikiĝas la artikolo 28 de la Konstitucio de la Esperanta Civito, kaj ekestis la "Civita banko", kun la celo progresigi la esperantan popolon en la sektoroj financa, konstrua kaj sociala.

La plej grandan ekspansion konis la dua sektoro, per la aĉeto, luo, administrado de nemoveblaĵoj, en Svislando, Hispanio, Hungario, Svedio, Belgio, Burundio. Tiel kreskis ankaŭ la rolo de Pro Esperanto kiel regio, zorganta pri domflegado.

Kultura Centro Esperantista, Kooperativo de Literatura Foiro kaj aliaj establoj kontraktis kun Pro Esperanto pri la flegado de la respektivaj domoj aŭ apartamentoj. Ne ĉiuj paktintaj establoj kiuj proprietas nemoveblaĵon sin turnis al la regio, sed rimarkinda kazo estas nur unu, en Bulgario, tamen interesata pri tiu subsidua kunlaboro.

La ekspansio de la konstrua sektoro kondukis al la bezono normigi la aktivecon de la regio, unuavice per la kreo de framo por la kontraktoj. KCE, LF-koop kaj SEDK en Razgrado estas preparantaj proponon de direktivo pri la administrado kaj flegado de nemoveblaĵoj kadre de la Pakto: de unu domo kaj unu apartamento en 2010, dum jardeko la regio kreskis ĝis tri domoj, tri apartamentoj kaj kvin kontoroj, por la suma valoro de pli ol du milionoj da svisaj frankoj; tial necesas direktivo, aprobota de la Forumo, probable en aŭgusto 2021.

([HeKo 760 5-C, 13 apr 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0196 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0627 s s 
  Total: 0.0823 s s