Esperanta Civito

UEA petas la apogon de la Esperanta Civito


Estimataj gvidantoj de Esperanta Civito, Unesko unuafoje enketas per Esperanto. UEA alvokas ĉiujn esperantistojn partopreni. Ĵus Unesko informis ke ili ricevis 600 respondojn de esperanto-parolantoj, kaj ili atendas ankoraŭ pliajn milojn el Esperantujo. Ju pli multaj esperantistoj plenigos la enketilon, des pli klare la lingva valoro estos videbla al Unesko.

Via organizaĵo estas ege grava organizaĵo, kiu uzas kaj disvastigas Esperanton. Mi tre aprezas vian agadon en la Esperanto-movado. Mi afable proponas, ke ankaŭ via organizaĵo alvoku viajn membrojn plenigi la demandaron ĉe https://en.unesco.org/futuresofeducation/top-3-challenges-and-purposes-education/Esperanto

Samtempe Unesko kolektas, de niaj membroj, ideojn kaj proponojn pri Futuro de Klerigado ĉe https://en.unesco.org/futuresofeducation/get-involved/your-view-futures-education

Baze de la kolektotaj ideoj kaj proponoj, UEA sendos proponan raporton al Unesko. Mi proponas, ke ankaŭ vi konsideru la eblecon sendi viajn proponojn favorajn al nia komuna lingvo Esperanto. Sincere salutas Trezoro Huang Yinbao, Vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio.

* * *

Konsultinte la Kapitulon, la Konsulo (sen. Riichi Karibe) decidis rekomendi al la tuta Civitanaro plenumi la inviton de s-ro Trezoro nome de UEA.

[HeKo 761 1-C, 19 apr 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0597 s s