Memortago pri Alessandro Bausani zorge de IIC
Ŝajnas ke nur Itala Interlingvistika Centro organizos omaĝon al prof. Alessandro Bausani (1921[1955]-1988), ĝuste en la tago kiam li iĝus centjara, 29 majo 2021, kaj en urbo kiu aparte plaĉis al li: Mantuo. En kies provinco, en la renesanca perlo nomata Sabloneto, 2 junio 2001 estis promulgita la Konstitucio de la Esperanta Civito.
La omaĝo al la honora prezidinto de IIC okazos en la ĉarma Domo de Mantegna, afable disponigita de la Provinca Admnistracio, kiu patronas la samtagan kaj samlokan 4an interlingvistikan seminarion. Prelegos en la itala al la publiko reale ĉeestanta c-anoj Giorgio Silfer kaj Alessio Sacha Giordano: la unua pri la temo kiu famigis Bausani planlingvistike, nome la esploro pri sekretaj lingvoj (kun dua prelego pri la kriptaj aspektoj de esperanto); la dua pri la signifo de interlingvistiko. Kunorganizas c-ino Lorena Bellotti.
IIC klopodis havi kontakton kun bahaanoj (relative multnombraj en Mantuo), sed ĝi ne sukcesis atingi respondon, ĉu surloke ĉu el la Nacia Spirita Asembleo en Romo. Necesas aliĝi tra la adreso: ma21 ĉe esperantio.net -- la sama retadreso informas pri la lunĉopaŭzo kaj la senpaga parkejo.
[HeKo 762 7-B, 6 maj 21]