Esperanta Civito

Vulturoj avidas pri la mono por Afriko

En somero 1999 afrika esperantisto vizitis la sidejon de IEI (Internacia E-Instituto) en Hago. Tiam la direktoro petis de la afrikano, ke li faru liston de libroj, kiujn li poste sendos al li. "Donacon oni ne rifuzas". La afrikano elektis laŭ li gravajn librojn. La libroj estis senditaj al Afriko, kaj kiam li estis reveninta, li trovis ilin. Ne nur la librojn li trovis, sed ankaŭ fakturon, kiun la direktoro de IEI sendis al Fondaĵo Afriko de UEA kaj tiel ricevis pagon kontraŭ la libroj. Ĉu temas pri vendado aŭ kio? Tiu "vendisto" [Atilio Orellana] tiam estis samtempe Sekretario de ILEI, kaj petis ke afrikanoj estu membroj de ILEI.

En printempo 2004 Radojica Petroviĉ, Prezidanto de ILEI, reprezentis la Ligon en la estrarkunveno de UEA.Tiam ĉeestis ankaŭ Koffi. Antaŭ ol ili renkontiĝos en Roterdamo, Radojica skribis al Koffi, ke li havas bonajn planojn de ILEI por Afriko, kaj tio eblas nur per la kontribuo de Fondaĵo Afriko. Ĉar Koffi jam antaŭe komprenis kion celas Radojica, li sukcesis nenion decidi kun li pri Fondaĵo Afriko. Tiel li eĉ ne povis montri siajn bonajn planojn. Certe li sentis la reziston de Koffi, kiu uzas monon nur por io vere utila. Ĝis la fino de la mandato de Koffi ene de la estraro de UEA, li konkludis nenion kun Radojica pri la uzado fare de ILEI de la mono de Fondajho Afriko. Kio okazis poste, kaj igis Radojica-n diri, ke ekde 2006 la rilato de ILEI kun Afriko estas pli bona ol antaŭe? Tion ĉiu povus diveni.

La prioritaton de la movado en Afriko konas pli bone afrikaj esperantistoj seriozaj ol eksterafrikanoj. Kiuj celas la monon de Fondaĵo Afriko kaj alfrontas kontraŭstaron de afrikanoj, tiuj neniam povas ami la kontraŭstarantojn.

Tiel prezentiĝas la situacio che respondeculoj de ILEI. Estas tute certe, ke se ILEI mem estus persono, ĝi neniam sekvus tiujn homojn, kiuj nur postkuras la monon por Afriko. Ĝuste tial ĉi aliaj homoj inter la respondeculoj de ILEI tute ne subtenas la prezidanton en tia ambicio. Chu nur li agas tiel, eĉ se senkonscie?

Hans Bakker tiam estis la komisiito de UEA pri Afrika Agado, kaj Gbeglo Koffi estrarano de UEA pri Agado en Afriko. Notindas, ke Afrika Agado kaj Agado de UEA en Afriko estas ne samaj. Agado de UEA en Afriko estas preskaŭ nur desuprisma, dum Afrika Agado estas desubisma. Koffi zorgadis pli pri Afrika Agado ol pri Agado en Afriko. La sekretario de ILEI kontaktis la komisiiton, ke afrikaj esperantistoj aliĝu al ILEI kaj Fondaĵo Afriko pagos. Li rilatis ankaŭ kun Koffi pri tio. Tiu ĉi tre bone konas samkontinentanojn, kaj tial devis tiam interkonsiliĝi kun Hans. Kiel ILEI-membreco profitigos al afrikanoj? Certe preskaŭ nur Internacian Pedagogian Revuon ili ricevos. Kio farindas, tio estas, ke oni abonu la periodaĵon IPR por afrikanoj, kaj ILEI serĉu/starigu abonhelpan fonduson por membrigi afrikanojn al si. Tiel okazis tiam. Ankaŭ kiam temis pri abono de Juna Amiko, Hans kaj Koffi rilatis kun Stefan McGill, ke estu aparta tarifo por afrikanoj. Tiel antaŭ 2006 nur kelkaj afrikanoj estis membroj de ILEI, dum pli ol tiom ricevadis la periodaĵojn IPR kaj Juna Amiko.

Pri Afrika Fondaĵo ne plu respondecas Hans Bakker kaj Koffi Gbeglo ekde 2006. Anstataŭigis ilin per si mem Renato Corsetti, unu el la fondintoj de ILEI. Nun la vojo al Fondaĵo Afriko estas libera.

En sia letero de 1 julio 2007 al Agnes Geelen, Hans Bakker skribis: "Nun, post kiam UEA transprenis la afrikan agadon, estas la vico de Renato sekvi tion, kion li opinias la plej ĝusta strategio. Li inversas miajn prioritatojn: plej ŝatas la varbadon de novaj esperantistoj kaj nur dualoke subtenas la utiligadon. Ĉu li rajtas uzi por tio la monon el Fondaĵo Afriko? Kompreneble jes, ĉar mono donacita estas donacita. La donacinto ne plu rajtas ligi kondichojn al ĝia utiligado.Mi preferus se la mono estus uzata por strategio kiun mi juĝas pli bona. Mi preferus se Afrikanoj mem administrus/disponus la spezojn de sia buĝeto. Sed tio ne ŝanĝas la rajton de UEA uzi ĝin laŭ sia nuna prefero. Pri tiu prefero decidas la kompetentaj instancoj en la organiza strukturo de UEA. Afrika Komisiono, Ghenerala Direktoro, Estraro kaj Komitato ludas sian rolon en tio".

Ĉion, kion Hans kaj Koffi faradis antaŭ 2005, tion Renato kun siaj kunlaborantoj (Agnes Geelen unualoke) preskaŭ ne plu faras. Asocioj/kluboj ne plu ricevas la ĉiujarajn subvenciojn kaj afrankmono ne plu estas repagita. Vidu, nun estas oktobro, sed la landa asocio UTE en Togolando ne jam ricevis sian jaran subvencion, kvankam mono por tio jam estas en Fondaĵo Afriko.

Kion oni faras per tiu mono? Renato respondus: "por havigi lernilojn al afrikaj esperantistoj". Eble li mem anstataŭigos la vorton "havigi" per "vendi", do "por vendi lernilojn al afrikanoj".

Do, ĉiuj havas aliron al Fondaĵo Afriko, kiun ili uzas kiel ili volas: verkoj de afrikanoj, kiajn eldonadis en Afriko AO-Togolando, nun eldonighas en Eŭropo per la mono de Fondaĵo Afriko, kvankam AO de Renato en Benino pluekzistas. Okazis seminarioj en Afriko per la mono de Fondaĵo Hans, kaj nur afrikaj esperantistoj mem gvidis la seminariojn. Nun ne plu afrikanoj, sed eksterafrikanoj, kaj precipe ILEI-anoj tion faras. Se necesus kompari la kostojn en/de Afriko kun tiuj en/de Europo, kion oni povus rimarki?

Fondaĵo Afriko ĉe UEA estas vere misuzata, dum en Afriko mem esperantistoj ne ricevas el tiu mono por agadi kiel tion preskribis la donacintoj: "Mi preferus se la mono estus uzata por strategio kiun mi juĝas pli bona", skribis Hans Bakker. Li tute ne silentis pri la administrado de tiu mono: "Mi preferus se Afrikanoj mem administrus/disponus la spezojn de sia buĝeto." Ĉu okazis tiel? La respondon ĉiujn konas: NE!

Nun kio farendas? Necesas, ke oni sekvu la konsilojn de la precipa donacinto de Afrika Fondaĵo [Hans Bakker]. Fondaĵo Afriko estu libera, ke ĉiuj sekvu la rekomendojn de Hans Bakker. Estas tempo, ke la vulturoj iru al vera kadavrujo, sed ne restu en vivantujo.

Parfo AJTO

[Fonto: KomACE 28, 7 okt 07]

NdlR: La Afrikaj Esperantologiaj Semajnoj kaj ĉiu projekto por Afriko kadre de la Esperanta Civito neniom kaj neniam estas financataj per Fondaĵo Afriko.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0183 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0468 s s 
  Total: 0.0651 s s