Esperanta Civito

Trejnado de LTSEC-ekzamenistoj


Tri afrikaj kaj du eŭropaj C-diplomitoj laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (la sola en la mondo kie eblas diplomiĝi de A1 ĝis C2 pri esperanto) komencis ĉi-monate trejnadon por aktivi kiel ekzamenistoj. La trejnadon gvidas c-ano Giorgio Silfer kaj akompanas c-ino Lorena Bellotti, delegitoj pri nia lingvo ĉe la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo (ALTE).

La trejnado utilas por analizi specifajn priskribilojn kaj difini diversnivelecon de konoj. Ekzemple ĉiu kandidato al C-grado devus jam koni la subajn difinojn (interkrampe la nivelo je kiu ili estas postulendaj). KIO ESTAS ESPERANTO? Esperanto estas lingvo:

1) gramatike difinita per la normo aprobita en mondkongreso en Francio (Bulonjo-ĉe-Maro) 1905 (A1); 2) agnoskita kiel literatura fare de PEN-mondkongreso en Santiago de Kampustelo, 1993 (A2); 3) agnoskebla kiel identigilo de lingva grupo laŭ la art. 1, par. 5 de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj (Barcelono 1996) - (A2); 4) plue akceptita kiel liturgia lingvo de la katolika eklezio en 1994 (B1); 5) nuntempe herede transdonita per la familioj de pli ol duono de la esperantistaj paroj (B1); 5) akceptita kiel liturgia lingvo de la romkatolika eklezio en 1994 (B1); 6) adoptita kiel laborlingvo de ĉirkaŭ tridek internaciaj neregistaraj organizoj: de la mondcivitana (Kongreso de la Popoloj) ĝis la ŝintoisma grupo Oomoto (B2); 7) oficiala lingvo laŭ la konstitucioj de la Esperanta Civito (2001) kaj de la Kabinda Respubliko (2011) - (B2).

[HeKo 764 4-B, 23 maj 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0644 s s 
  Total: 0.0791 s s