Esperanta Civito

La junia Heroldo levas plurajn demandojn


La sesa numero (2321) de "Heroldo de Esperanto" en 2021 (junia) afiŝas en la unua paĝo pri realaj (kaj multnombraj) kunvenoj en la Esperanto-Domoj de Eŭropo kaj Afriko, kies sukcesoj kontrastas kun alia titolo: "Ĉu la virtuala kongresado kurte spiras?".

Efektive HdE levas demandojn kaj faras analizojn pri gravaj aktualaĵoj: Claude Gacond respondas al c-ano Alessio Sacha Giordano pri la sorto de aliaj interlingvoj, laŭ la unika observejo de CDELI; c-ano Giorgio Silfer kontraŭargumentas en distanco kun prof. Jouko Lindstedt pri la evoluo de la leksika riĉiĝo en esperanto; la artikoloj el "Tutmondaj Voĉoj" esploras pri la masakroj en Srebenico kaj pri la fiasko de internacia futbal-turniro.

La aktiveco de la paktintaj establoj kaj de aliaj kompletigas interesan informan panoramon. La gazeton posedas Kultura Centro Esperantista, kies monata informilo ĝi estas. Varbekzemplero estas mendebla tra kce ĉe esperantio.net aŭ nia redakcio.

[HeKo 765 1-B, 6 jun 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0742 s s 
  Total: 0.0893 s s