Esperanta Civito

La Kapitulo preparas la Parlamentan sesion de 2021


La Kapitulo havos sian ordinaran monatan kunsidon telematike la venontan semajnon, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. En la tagordo reliefas la dekreto pri atribuoj al la Afrika Legacio, la amendoj al Lex Signaria (pri la uzo de la flago), la eventuala starigo de la honora civitaneco, la rilatoj kun grava religia komunumo.

La konsultiĝo okazas ankaŭ perspektive al la ordinara parlamenta sesio, kunvokita al Svislando por la 9a de aŭgusto 2021. Dum tiu sesio estos aparte aktiva la Forumo, nome la asembleo de la paktintaj establoj: krom la renovigo de la Kortumo, nome la justica povo, ĝi okupiĝos pri direktivo koncerne la administradon kaj flegadon de la E-Domoj, proponotan de ESDL, KCE kaj LF-koop.

Pri la eventuala starigo de la honora civitaneco, estas procedura demando ĉu necesos amendo en la Konstitucio, aŭ sufiĉos kompletigo en Lex Valeria (pri familia juro). Laŭ la orientiĝo de la Konsulo kaj de la vickonsulo pri financoj, "la honora civitaneco utilus ne por vivantaj esperantistoj mem, sed por a) vivantaj gaĝoj kiuj faris ion tre gravan por la esperanta popolo; b) mortintaj (eks)esperantistoj kies honorigo (post la konsento de la familio) havus politikan aŭ kulturan signifon por la Esperanta Civito. Tiam estus posteuma civitaniĝo".

La unua kazo ne estas aktuala, sed lastatempe manifestiĝis la oportuno honori du eminentajn forpasintojn, kiujn la tradiciema esperanto-mondo neglektis dum jardekoj, pro "politika neŭtraleco" (legu: indiferento), kvankam ili aktivis en tute malsimilaj tavoloj, hazarde en la sama lando. La dosiero estas traktata konfidence, pro evidentaj kialoj (ne laste, la finvenkisma emo malhelpi la pozitivajn iniciatojn de raŭmistoj, aŭ simple imiti ilin, kiel okazis kun la lingvotesta sistemo).

[HeKo 765 4-C, 11 jun 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0285 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0796 s s 
  Total: 0.1081 s s