Esperanta Civito

Reala Esperantio nur en Greziljono kaj KCE


Katastrofa 2021 por la kongresoj: UEA, TEJO, SAT, ILEI rezignis pri ilia okazigo, favore al virtuala surogato. Sed malbona jaro ankaŭ por E@I kaj Esperantic Studies Foundation: eĉ la famaj Studa Esperanto-Semajno (SES) kaj Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) feliĉigos precipe la verdajn hikikomorojn.

En julio-aŭgusto la reala Esperantio troveblos nur en Kastelo Greziljono kaj en Kultura Centro Esperantista, la du plej gravaj kulturdomoj en Eŭropo. Ambaŭ proponas plurajn interesajn aranĝojn (ses, respektive kvin) en diversaj lingvaj niveloj (de A1 al C2 en Ĉaŭdefono), kun eventualaj ekzamenoj (diplomoj de FEI respektive LTSEC de la Esperanta Civito), en tre agrabla naturo, kun bongustaj manĝoj (franca kaj itala gastronomioj, inkluzive de vinoj por ne abstemiaj kaj sen viando por vegetaranoj).

La prezoj estas malaltaj, sed vi povas des pli malaltigi ilin, interalie planante veturadon de unu kulturdomo al la alia, pasante tra Parizon kaj vizitante iomete la Ville Lumiere. De Parizo al La Chau x-de-Fonds estas linio tra Besancon-Morteau, kun korespondo en Besancon.

Krome, KCE provizas vin per senpaga trafikabono por veturi tra la tuta neŭŝatela kantono (buse, fervoje, eĉ ŝipe sur lagoj) kaj viziti senpage ĉiujn muzeojn. Aldone al tiu donaco (kiu valoras centojn da svisaj frankoj), ankaŭ rabatoj se vi havas la esperantan civitanecon. Kaj KCE posedas vastan esperanto-kinotekon, kun raraj filmoj de 1937 ĝin nun: ĉi-jare eblos spekti unuafoje la unikaĵon "La sturmo de Johano Arima", donacitan de la Konsulo, sen. Riichi Karibe el Japanio.

Inter la prelegantoj kaj kursgvidantoj, en Greziljono Marc Giraud, Ilona Koutny, Renee Triolle; en Ĉaŭdefono Jordan Aikins, Alessio Giordano, Perla Martinelli, Vinko Oŝlak, Giorgio Silfer. Bonvenon al la reala kaj kulture riĉa Esperantio!

[HeKo 765 5-B, 13 jun 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0590 s s 
  Total: 0.0727 s s