Esperanta Civito

La Afrika Legacio aktivas ekde nun en Buĵumburo


La Afrika Legacio de la Esperanta Civito formale ekzistas ekde ĉi tiu monato, per dekreto de la Konsulo, liverita hodiaŭ al la Kapitulo. Ĝi situas en Buĵumburo kaj estas la unua ekster Eŭropo (post la orienta en Budapeŝto, la norda en Stokholmo, la okcidenta en Bruselo). La elekto montras interalie la gravecon de Afriko por la Esperanta Civito.

Laŭ la dekreto, la nova legacio (establita ĉe la Tanganika Esperanto-Domo) zorgas pri la rilatoj inter la Civito kaj internaciaj institucioj aŭ instancoj en Afriko, specife: a) Afrika Unio en Adis-Abebo; b) UN-instancoj kaj ŝtataj instancoj (prezidento, ministerio); c) UNPO-membroj (sed ne la Kabinda Respubliko, rezervita al Bruselo); d) Internacia Civila Servo aganta en Afriko.

Kiel ĉiu legacio, ankaŭ la Afrika estas senpage je dispono de la paktintaj establoj kaj, ne senpage, de ties tegmentaj organizoj ekster Esperantio, laŭ specifaj interkonsentoj: tio koncernas precipe la Esperantan PEN kaj Esperantan Naturamikaron -- efektive PEN Internacia kaj Naturfreunde Internationale strebas konstantan ekspansion en Afriko.

Du specifaj dosieroj estas jam sur la tablo de la legacio: a) la rilatoj kun la luiganto kaj najbaroj (komisiito c-ano Lucien Kagina); b) AmaHoro: Esperanto-vilaĝo por Paco en Nyanza-Lac, Burundio (komisiito sen. Giorgio Silfer).

La oficiala inaŭguro por Esperantianoj okazos ankoraŭ ĉi-jare, dum por la ekstera publiko kaj aŭtoritatoj probable ĝi koincidos kun parlamenta sesio kunvokota de la Konsulo al Buĵumburo.

[HeKo 765 7-C, 16 jun 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0161 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0606 s s