Esperanta Civito

LF-koop havas la eldonrajtojn de tri Kalocsay-libroj


La Administra Komitato de LF-koop atentigas ke la eldona rajto pro tri verkoj de Kolomano Kalocsay apartenas al LF-koop mem. Unu el ili estas jam anoncita: temas pri "Parnasa Gvidlibro", pro aĉeto en 1996/97, atestita per kontrakto.

Same laŭ kontrakto kun la koncernatoj en Hungario "Literatura Foiro" kaj ĝia kooperativo akiris en ekskluziveco la eldonrajtojn de la "Infero"-traduko (dua eldono, 1979) kaj de "La dekdu noktoj de Satano" (1990). Parto de tiuj du eldonaĵoj estas la postparolo respektive prefaco de Gaston Waringhien.

Neniu represo aŭ reeldono de tiuj tri titoloj povas okazi sen la konsento de LF-koop. Nuntempe kaj "Infero" kaj "La dekdu noktoj de Satano" estas ankoraŭ mendeblaj ĉe la eldonejo kaj la plej bonaj libroservoj: tute oportune en la jubilea jaro de Dante Alighieri.

[HeKo 765 8-B, 17 jun 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0457 s s 
  Total: 0.0609 s s