Esperanta Civito

Manlibro pri instruado meritas kritikadon


Ekzistas du antinomiaj konceptoj rilate al la homaro: la eduka kaj la eksterma. Laŭ la unua, la bona instruisto estas tiu kiu sukcesas klerigi ĉiun lernanton kaj perdi, aŭ izoli, neniun. Laŭ la dua, ne indas eduki ĉiun, prefere selekti kaj (se temas pri hitlerismo kaj stalinismo) ekstermi ilin, jen per gaso jen per "reedukado" en bagno.

De profesia edukisto kiel Katalin Kovats, redaktoro (sola) kaj ĉefaŭtoro (kun Stefan MacGill kaj Birke Dockhorn) de la ĵus eldonita "Manlibro pri instruado de esperanto", oni atendus apartenon al la unua skolo; male ŝi (ili) apartenas al la dua.

En Esperantio, la tipa metodo de ekstermado estas la ignorado, nome la intenca silentado pri alies bona laboro; tio precipe karakterizas Universalan Esperanto-Asocion kaj ĝiajn satelitojn, en la nuna kazo la tri eldonintojn: ILEI, Edukado.net, E@I.

La manlibro ignoras la didaktikan aktivecon de Kultura Centro Esperantista, la sola kulturcentro ne menciita en la listo. Kaj inter ĉiuj ekzamensistemoj ignoras nur la LingvoTestan Sistemon de la Esperanta Civito. Tiaj mankoj, al kiuj aldoniĝos aliaj en pli detala recenzo aliloke, pruvas ne nur la apartenon al la "eksterma skolo", sed ankaŭ fortan sciencan deficiton. Kio igas malrekomendinda la uzon de la verko, bedaŭrinde, kvankam enestas utilaj partoj: kiel ĉie, eĉ en la "Enciklopedia Vortaro" de Azorin.

[HeKo 766 1-B, 19 jun 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0401 s s 
  Total: 0.0563 s s