Esperanta Civito

Magriga terapio apenaŭ reduktis la administran pezon


En la Buller-epoko pli ol du trionoj de la spezkalkulo de Universala Esperanto-Asocio konsistis el la salajrado de deko da oficistoj. Eksiĝoj, maldungoj, pensiiĝoj, duontempaj kontraktoj kaj "volontuligo" reduktis tiun proporcion, tamen ne multe: laŭ oficiala raporto el Roterdamo, en 2020 la oficistaro kostis ankoraŭ 60% (ĉ. 139.000 eŭroj el la totalo de la kostoj, nome ĉ. 230.000).

En 2019 la spezkalkulo montris saman proporcion: 60%. Simple en 2020 preskaŭ duoniĝis la negoca volumeno de 2019 (ĉ. 244.000 kontraŭ tuta kostaro de 405.000). Jam pli frue, en 2018, la proporcio estis 60% (261.000 kontraŭ tuta kostaro de 429.000).

Tio signifas ke la nuna magriga terapio draste malaltigis la koston de la dungitaro nur en absoluto, dum en relativo UEA ŝparas ne pli ol dek procentojn. Eksterordinara subvencio de la nederlanda reĝino dampis la kostojn de la personaro, sed tio probable ne ripetiĝos ĉiujare, krom se oni esperas en la eternigo de la pandemio.

Ĝuste tiu pandemio kaj granda kresko de individuaj donacoj kondukis al la egaleco en la spezkalkulo 2020, sed vera ekvilibro (aŭ vera normaleco) estos atingita nur kiam la kostoj de la oficistaro ne superos 50% de la negoca volumeno, el kiuj duonon devus kaŭzi la multlingveco (tradukado kaj interpretado per du aŭ tri laborlingvoj), kiun tamen Roterdamo ne praktikas, danke al esperanto... Kiel eblas ke la manko de multlingveco ne reduktas la kostojn?

[HeKo 766 2-A, 21 jun 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0413 s s 
  Total: 0.0553 s s