Esperanta Civito

Diskuto en la Lingva Komitato pri akuzativa surogato


Laŭ peto de c-ano Vinko Oŝlak, en la Lingva Komitato de Esperantio ekis neformala diskuto pri la enkonduko de akuzativa surogato, ekzemple la morfema neologismo "na", proponita de s-ro Makkink fine de la pasinta jarcento.

La diskuto malkovris la subtenon de aliaj LK-anoj, c-anoj Andre' Cherpillod kaj Carlo Minnaja, kaj formaliĝis per demando al la tuta LK, tiel formulita fare de la dojeno, c-ino Perla Martinelli: "Ĉu la Lingva Komitato opinias ke la uzo de la prepozicio AL (dativo), kiel surogato de akuzativo en la okazoj de malfacile akuzativigeblaj terminoj, estas konsiderinda kiel ne-kontraŭ-Fundamenta?"

Al la demando c-ano Giorgio Silfer respondis jese, "sed nur se temas pri komplikaj propraj nomoj al kiuj eĉ ne eblas doni apozicion aŭ atributon." Li argumentas tiel:

a) la morfemo AL estas ja fundamenta; b) la Fundamento jam inkluzivas la eblon esprimi kazon analize anstataŭ sinteze: vidu la genitivon KIES ---> DE KIU; c) la dativo, per inversa procezo, jam akiris alian valoron kiu rilatas ĝuste al la akuzativo: AL (la) hejmo ---> hejmEN; d) etimologie AL devenas el la latina AD, kies kombino kun akuzativo anstataŭis ĝuste la dativon en la latinidaj lingvoj, la leksike plej proksimaj al esperanto: consulI ---> AD consulEM.

Do prefere diri "Grabowski renkontis Zamenhofon" aŭ "Grabowski renkontis Ludovikon Zamenhof" aŭ "Grabowski renkontis d-ron Zamenhof" aŭ "Grabowski renkontis la afablan Zamenhof"; sed jes ankaŭ "Grabowski kunvokis al Zakrzewski, Kabe, Kotzin kaj Zamenhof mem por serĉi kompromison". La diskuto daŭras.

[HeKo 766 3-C, 24 jun 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0169 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0410 s s 
  Total: 0.0580 s s