Esperanta Civito

La redakcio de LF kunvenos pli ofte


La tradicia dumonata kunsido de la redakcio de "Literatura Foiro" fariĝos monata: tion decidis la redakcio mem, laŭ propono de la ĉefredaktoro, en sia hieraŭa telematika kunsido. Tial ke la numeroj jare eldonataj estas ses, ĉiu numero ricevos dufoje la atenton: antaŭ la livero al la presejo kaj post la ricevo fare de la publiko, almenaŭ en Eŭropo.

La hieraŭan kunsidon partoprenis ĉiu redakciano (gec-anoj Perla Martinelli, ĉefredaktoro; Marie-France Conde Rey, Carlo Minnaja, Fernando Pita, Giorgio Silfer, redaktoroj) kaj unuafoje c-ano Alessio Sacha Giordano, kiu asistas la ĉefredaktoron kaj okupiĝas specife pri literaturoj en minorigitaj lingvoj kaj pri intervjuoj.

La eldonejo atentigis pri lastatempaj novaĵoj en rilato kun eldonrajtoj kaj rekomendis al la redakcio ne respondi al individuaj administraj petoj (ekz. pro nericevo de iu numero), sed transdoni ilin aŭtomate al la administrejo (financa servo en Svislando kaj ekspeda servo en Bulgario).

[HeKo 766 4-B, 26 jun 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0812 s s 
  Total: 0.0962 s s