Esperanta Civito

Juna kaj nia la junia "Literatura Foiro" (311)


Dum la kovrilo de "Literatura Foiro" 311 (junio 2021) omaĝas kiel tutjare al Dante Alighieri per pentraĵo de Odilon Redon, la unua artikolo estas dediĉita al Antoni Grabowski, cent jarojn post lia forpaso: vasta eseo de c-ano Tomasz Chmielik, nuna prezidanto de la Esperanta PEN. Tuj poste Giuliano Turone reprenas la oran fadenon per esploro pri Danto kaj Francio.

Poezio glimas en diversaj paĝoj: per uvertura originalo de Giorgio Silfer (inspirita de la admirinda Katica Illenyi, kun aludo al la legendo de Uliso, revenonta protagonisme en LF 312), kaj per la tradukoj el David Samojlov fare de Mikaelo Bronŝtejn, el la ĉerkesa Zalymqan Aqsyre fare de Alessio Sacha Giordano.

Prozo iom pli abundas: jen la humuro de Attila Salga (kurioze, Jozefo Horvath pli kaj pli elhungarigas esperantistojn), jen taglibra paĝo de Raita Pyhala pri la pandemio, jen porinfana rakonto d Antonietta Dal Bo Alfonsi (tradukis Carlo Minnaja), jen fragmento el la romano de Gerhard Frisch "Musko sur la ŝtonoj" (elgermanigis Klaus Perko).

Lingvistiko ĉeestas per eseo de la brazila Naira Velozo pri "Metaforo: nuntempaj kognaj perspektivoj", dum Marie-France Conde Rey regalas la legontaron per recenzoj pri "La plugardantinoj" de Xavier Beauvois kaj raporto pri la lasta internacia festivalo de la femina kino. Feminaj paĝoj koncernas historian epizodon pri diskriminacio kontraŭ 19-jarcentaj studentinoj, esploritan de Perla Martinelli. Kuriozan epizodon muzikologian priskribas Kalle Vilbaste: misteraj eventoj pri la Barkarolo de Offenbach.

Zlatoje Martinov recenzas novelaron de Rajski Oziljak, Carlo Minnaja la lastan romanon de Trevor Steele "La sangoruĝa flago" kaj prozan poemon de Antoine Cassar tradukitan de Klara Ertl. Herbert Mayer respektive Carlo Minnaja simpatie kaj kortuŝe nekrologas pri Vilmos Benczik kaj Antonio De Salvo. La revuon ĉefredaktas Perla Martinelli (bondeziron okaze de la hieraŭa naskiĝfesto!), eldonas kaj administras LF-koop; mendo eblas ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 766 8-B, 1 jul 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0857 s s 
  Total: 0.0988 s s