Esperanta Civito

Survoje al kurso pri diplomatia tradukado


Same kiel traduki beletraĵon postulas studon pri la personeco de la aŭtoro kaj la socio(j) kie li vivis, traduki diplomatian aŭ historie gravan dokumenton postulas konon pri la eventoj kiuj kondukis al ĝia redakto, kaj pri la institucioj (do la homoj) kiuj aprobis ĝin.

Tial la kurso pri la tradukado de internaciaj diplomatiaj dokumentoj, en Kultura Centro Esperantista (27-31 julio 21) dediĉos la unuan tagon al konciza analizo pri kvar realaĵoj: Ligo de Nacioj, Unuiĝintaj Nacioj, Konsilio de Eŭropo, Eŭropa Unio. Eĉ la esperantigo de iliaj nomoj kaj de la nomoj de iliaj internaj organoj gravas por prepari sin kiel diplomatia kaj politika tradukisto. Nature gravos ankaŭ la terminologia laboro, cetere utila por ĉiuj stabanoj de la Esperanta Civito.

Al ĉi tiu reala kurso virtuale kontribuos eksteraj fakuloj, kiel eksambasadoro Leonardo Baroncelli, geopolitika konsilisto de la Esperanta Civito ĉe la okcidenta legacio en Bruselo. Ne mankos utilaj distraĵoj: dum la unua vespero eblos spekti la filmon "La interpretistino" (kun Nicole Kidman kaj Sean Penn) por prepari sin psikologie al la posta taskaro.

La staĝon gvidos c-ano Giorgio Silfer, kiu estis la unua responsulo pri internaciaj rilatoj ĉe la prezidumo de la Regiona Parlamento en Lombardio kaj ankaŭ la unua profesoro pri eŭropaj institucioj en la ekonomika universitato de Bulgario. Partoprenantoj venos el Azerbajĝano, Hispanio, Hungario, Italio kaj Svislando.

[HeKo 766 9-B, 2 jul 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0125 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0399 s s 
  Total: 0.0523 s s