Esperanta Civito

En dek du monatoj forbrulis la TEJO-estraro


Nur unu elektito el naŭ en 2020 rekandidatas por la estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. En unu sola kazo (la prezidantino) temas pri atingita aĝlimo; kaj en unu plia pri tuja forlaso de "molesta trolo" jam en aŭtuno 2020. Tio praktike montras drastan forbrulon de la eliranta estraro.

Forbruloj estas oftaj en generacia organizo, sed malpli oftaj kiam la mandato estas tre mallonga (nur dek du monatoj): tio povas signali internan malstabilecon. Indus atenta analizo pri la situacio, des pli ke oni rimarkas tendencon estraranigi eksfunkciulojn kaj eĉ recikli estraranon eksigitan en 2018 pro seksa molestado dum kongreso.

La eliranta estraro responsas pri la elekto de la nova ĉefredaktoro de "Kontakto", post la retiriĝo de Rogener Pavinski (atinginta sian kvardekan aĝjaron), kiu estis unu el la kompetentaj publicistoj en la historio de la revuo.

La decido estis nek unuanima nek malkritikinda, ĉar Pawel Fischer-Kotowski (nuna vicredaktoro de "La Ondo de Esperanto", sed rifuzita kandidato al la posteno de redaktoro de la UEA-organo, laŭ informo de Lukasz Zebrowski): a) ne havas grafikan kompetenton (male ol unu el la du neakceptitaj rivaloj); b) kondutis bullerisme kontraŭ la sendependiĝo de TEJO en ties Komitato; c) donis pruvon pri maltoleremo, agresemo kaj forta egocentrismo. Sed perplekso ne gvidu al tro frua juĝo: oni atendu ankaŭ la pruvon de la estontaj numeroj de la revuo.

[HeKo 768 1-A, 23 jul 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0556 s s