Feminisma Esperanta Movado kunvokas sian Asembleon
La ordinara Asembleo de Feminisma Esperanta Movado estas kunvokita al la Esperanto-Domo en Svislando, salono Claude Piron, je la 6a de aŭgusto 2021 ekde 16h00.
Tagordo: 1) Raportoj de la Komitato; 2) Diskuto kaj aprobo de la raportoj; 3) Elektoj de la nova Komitato; 4) Elektoj de la FEM-delegitoj en la Civita Forumo; 5) Diversaj kaj eventualaj.
Por la punkto 3 aŭtomate rekandidatas kvar el kvin elirantaj komitatanoj (Bartek, Conde Rey, Emanuelsson, Martinelli), plus Manuela Blanco kaj Alexandrine Tchamena Omba. Por la punkto 4 la eliranta forumano Eriksson estas reelektebla.
Eblos partopreni la Asembleon ankaŭ skajpe, kuplante sin al unu el la elirantaj komitataninoj.
[HeKo 768 2-B, 24 jul 21]