Esperanta Civito

PEN-Centro persekutata en Belorusio


La PEN-Centroj en Svislando (alemana, romanda, tiĉina, esperanta) kondamnas la truditan malfondon de la Belarusa PEN.

La subpremo de ĉiu opozicio en Belorusio atingis senprecedencan amplekson. Aleksandr Lukaŝenko deklaris 13 julio 2021 ke la NROj kaj la komunikaj profesiuloj estas "financataj de aliaj landoj" kaj ke ili "kaŭzas perturbojn kaj favoras teroron anstataŭ demokratio" en Belorusio. Ekde la posta tago, la ministerio pri internaj aferoj ordonis malpermesojn en la tuta lando kontraŭ la oficejoj de sendependaj asocioj agantaj por la homaj rajtoj aŭ ne profitcele aktivaj.

Inter la dudek unu NROj kiuj suferis tiajn atakojn situas la Unio de Belorusaj Verkistoj kaj nia Belarusa PEN. La oficejoj de la du asocioj kaj la rezidejoj de iliaj prezidantoj estas okupitaj de la polico, komputiloj kaj dokumentoj estas konfiskitaj, bankokontoj estas blokitaj. La malfondo de la oficejoj koncernas ne nur la asociojn de verkistoj kaj ĵurnalistoj kaj la grupojn por homrajta defendo, sed ankaŭ la ne proficelajn organizojn kiuj subtenas handikapulojn, luktas kontraŭ la junulara senlaboreco aŭ proponas lingvokursojn.

La 18an de julio Lukaŝenko komparis la membrojn de tiuj organizoj al banditoj kaj fremdaj agentoj, kiuj agas por la malbono de la Ŝtato. "La lustracio estas okazanta", li deklaris. Krimigante ĉiujn aktivecojn kiuj povus eĉ nur dukumenti kaj publikigi lian subpreman politikon, li volas mortigi ĉiun sendependan movadon en la lando kaj izoli la Belarusan Respublikon el la internacia ĝenerala opinio.

Ni petas ke la Registaro de Svislando intervenu ĉe la Registaro de Belorusio kontraŭ tiu ĉi malrespekto de la plej elementaj rajtoj kaj malfermu ene de OSCE procedon por internacia kondamno. Kaj ni invitas ĉiun personon kun demokrata sentemo en Svislando mesaĝi al la du Registaroj tiurilate.

(Por la Esperanta PEN subskribis ĝia svisa membro d-ro Giorgio Silfer)

[HeKo 768 4-B, 31 jul 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0458 s s 
  Total: 0.0600 s s