Esperanta Civito

Viola triopo je la gvido de FEM


Feminisma Esperanta Movado havis sian asembleon fizike en Svislando, en salono Claude Piron de Kultura Centro Esperantista, sub la tagprezido de sen. Marie-France Conde Rey.

La Asembleo akceptis la posedon de apartamento nomata "Elfonesto", kies proprieto apartenas al LF-koop. La enspezoj pro la luoj financos la Movadon. Krome ĝi renovigis la proprajn organojn.

Post sekreta voĉdono, rezultis triopo konsistanta el Marie-France Conde Rey, Anna Bartek kaj Perla Martinelli. C-ino Alexandrine Omba el Kongolando estis kooptita kiel afrika reprezentanto. C-ano Roland Eriksson estis konfirmita kiel delegito de FEM ĉe la Forumo de la Esperanta Civito, dum c-ino Agneta Emanuelsson lasis la postenon vaka ĉar elektita al la Senato.

Inter la traktitaj temoj elstaras la redaktado de la rubriko "feminaj paĝoj" en Literatura Foiro kaj la seksa molestado en la esperanto-kongresoj. La Asembleo konfidis al specifa komisiono la preparon de rezolucio.

[HeKo 768 5-B, 6 aŭg 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0399 s s 
  Total: 0.0566 s s