Esperanta Civito

Sukcesa Esperantologia Fakultato 2021 en KCE


Mag. Sacha Giordano per kurso pri ĝenerala lingvistiko kaj d-ro Giorgio Silfer per lekcioj pri la esperanta teatro realigis tre interesan Esperantologian Fakultaton 10-15 aŭgusto 2021 ĉe Kultura Centro Esperantista en Svislando, kun la fizika partopreno de deko da studantoj el ses eduklingvoj: bulgara, franca, hispana, hungara, itala, kroata.

La kurso gvidata de c-ano Giordano donis koncizan sed kompletan panoramon pri la moderna lingvistiko, kie interalie por esperanto eminentas pozitive Ferdinand de Saussure kaj negative Noam Chomsky, aŭ precipe ties epigonoj. Membro de ĉomskia seminario en altnivela universitata kolegio, la juna Giordano estis seninforme forigita de la membrolisto, tuj post kiam li proponis sciencan studon pri esperanto kiel lingvo denaska...

C-ano Silfer prezentis skize la historion de la esperanto-teatro, kaj poste detale analizis la kontribuon de kelkaj aŭtoroj, aktoroj, ensembloj, ankaŭ per la vasta kaj unika vidbendaro en la Esperanto-Domo.

La Esperantologia Fakultato venontjare ensorbiĝos en la nova Esplora Instituto de Esperantologio, kies projekton la Komitato de KCE definitive aprobis fine de la pasinta julio.

[HeKo 769 7-B, 18 aŭg 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1255 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0400 s s 
  Total: 0.1655 s s