Esperanta Civito

Raŭmistoj honoris Eŭgenon de Zilah per simpozio


Kultura Centro Esperantista organizis ĉi-semajne en Ĉaŭdefono simpozion honore al Eŭgeno de Zilah, kun realaj ĉeestantoj kaj telematikaj kuplitoj: partoprenis personoj el tri kontinentoj, interalie du vickonsuloj de la Esperanta Civito kaj du estraranoj de la Universala. Aparte aprezaj pri la alta nivelo de la prelegoj estis la vortoj de UEA-vicprezidanto, s-ro Trezoro el Popola Ĉinio.

La ĉefa prelego, de c-ano Vinko Oŝlak, konsistis fakte el du eminentaj lekcioj, el kiuj la unua dediĉita al la signifo de filozofio kaj la dua aplikanta al la filozofo de Zilah tiun analizon.

Specife pri la originala verkisto en esperanto estis la prelego de c-ino Perla Martinelli, kiu ĉerpis el la profunda kritiko de c-ano Carlo Minnaja en "Historio de la esperanta literaturo", el la intervjuo de "Literatura Foiro" en aprilo 2014 kaj el la artikoloj aperintaj en LF post lia forpaso. Fakte "Literatura Foiro" estas la revuo kiu dediĉis pli da atento al Eŭgeno de Zilah, malgraŭ lia minimuma kontribuado al ĝi.

"La paradokso de Zilah" povus titoliĝi la enkonduko al la prelego de c-ano Giorgio Silfer: samnoma kiel Lanti, kiel li rezigninta kaj pri la denaska (hungara) kaj pri la adopta (franca) favore al esperanto, kiel li forlasinta la makrosocion por vagadi tra la mondo, uzanta la arkaismojn "ci" kaj "cia" pli ol ekstremisma SAT-ano, tamen de Zilah neniom rilatis al la sennaciistoj, kaj ne kapablis efike rilati kun la raŭmistoj, intelekte la plej proksimaj al li. Por kompletigi la paradokson, nur raŭmistoj honoris lian memoron per simpozio (en dizerta foresto de la familio kaj de la iamaj OSIEK-anoj, krom Oŝlak kaj Jausions), kaj d-ro Silfer disvolvis sian intervenon kiel historiografian omaĝon al la centjariĝo de Sennacieca Asocio Tutmonda.

[HeKo 769 8-B, 19 aŭg 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0381 s s 
  Total: 0.0528 s s