Esperanta Civito

Ne ekzistas alternativo al la roterdama malmunto


Plej probable la Komitato de la Universala aprobos la proponojn de la Estraro, 18 septembro 2021, simple ĉar neniu konkreta alternativo estas proponita de la interna opozicio, kiu pafas siajn kuglojn (ofte per la pistoletoj de anonimuloj) el la tribuno de skandalisma nordeŭropa retgazeto.

La sola kontraŭa strategio estas la insisto resti en Nieuwe Binnenweg 176, kaj tio signifas insisti pri la ĝisnuna vizio de supernacia neregistara organizo kun forta burokrata aparato ankrita al sekretariato. Marĝenoj por diverĝo eblas nur pri la establo kaj la loko al kiuj adjudiki la kongreson kaj la libroservon samtempe.

Pluraj ne fidas pri la slovaka solvo, kiu eble estas nur provizora: utila por maldungi "la plej alte salajratan sed ankaŭ malplej bezonatan" el la nunaj oficistoj (la Konstantan Kongresan Sekretarion), por transiri eble al solvo simila al "Convention Bureau" (tamen renverse, ĉar ne por promocii ĉiam la saman urbon), komerca societo kun la partopreno de UEA je 51%, kaj de aliaj subjektoj, ankaŭ privataj, por organizi internaciajn kongresojn (ne nur UKon, sed ankaŭ IJKon ktp).

Krom subita surprizo, la 18an de septembro oni fermos epokon en la historio de la Universala. Kiom longe daŭros la sekva, ni ne prognozas.

[HeKo 770 9-A, 5 sep 21]

C-ano Carlo Minnaja komentarias: "Ĉu ne estus pli saĝe atendi la 18an de septembro ol negative profetumi pri la decido de la UEA-komitato, institucio kiu rajtas je respekto?"
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0695 s s 
  Total: 0.0851 s s