Esperanta Civito

Esperanta PEN apogas birmajn gekolegojn


Kvar landaj asocioj de birmaj intelektuloj (artistoj, kartunistoj, tradukistoj kaj la PEN-Centro) sin adresis al la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj per nefermita letero, petanta la agnoskon pri la Registaro de Nacia Unueco en Myanmar kiel legitima reprezentanto de la ŝtato ĉe UN.

La delegitoj de la Esperanta PEN (gec-anoj Chiara Macconi kaj Giorgio Silfer) ĵus sendis sian apogon nome de la Centro. Tiu subteno tre feliĉigis la birmajn verkistojn, kiuj rimarkis la atenton de la esperantlingvaj verkistoj en la unua deko da subskribintoj.

"Se Lia Ekscelenca Moŝto Antonio Guterres ne respondus pozitive, ekestus nova, specife interesa kazo por la Organizo de la Nereprezentataj Popoloj, kie la Esperanta Civito estas observanto" komentarias c-ano Giorgio Silfer. Li tamen opinias ke la proceduro devus esti alia, ĉar la Ĝenerala Sekretario ne rajtas decidi pri la peto: oni devas ĉiam pasi tra membroŝtato(j), por propono al UN.

[HeKo 771 2-B, 9 sep 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0565 s s