Esperanta Civito

Heroldo 2324 pri sukcesa somero kaj "fina vendo"


La septembra numero de "Heroldo de Esperanto" prezentas en komparo tre interesajn dokumentojn pri la likvido de la Centra Oficejo en Roterdamo: la opinioj de Gian Carlo Fighiera en 1990 kaj de Fernando Maia en 2021, plus vidpunktoj kaj analizoj el TEJO kaj aliaj.

Giorgio Silfer artikolas pri "la paradokso de Zilah", kadre de la simpozio dediĉita al la forpasinta intelektulo. Kompreneble ĉiuj aranĝoj de Kultura Centro Esperantista ĉi-somere ricevas adekvatan atenton. La Olimpiko en Tokio kaj la sorto de kuracistoj en Afriko estas legeblaj en la paĝo pri Tutmondaj Voĉoj.

HdE estas posedata kaj administrata de KCE. Varbekzemplero estas ricevebla per simpla mendo al lf-koop ĉe esperantio.net

[HeKo 771 3-B, 9 sep 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0376 s s 
  Total: 0.0509 s s