Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio fine de septembro 2021


Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari donacon aŭ legacon. La nuna analizo aperas sep monatojn post la antaŭa, pro la stazo kaŭzita de la pandemio kaj la atendo de gravaj decidoj kelkloke.

UEA 599,24 -- je minus 5,00%. La Estraro promesis la miraklan retejon por januaro-februaro 2021, sed alvenis septembro sen sekreta armilo kaj sen cent mil eŭroj, vane elspezitaj. La spezkalkulo 2020 ne estas deficita, unuafoje post multaj jaroj; tamen la reduktita oficistaro daŭre manĝas 60% de la spezkalkulo, eĉ post duonigo de la "chiffre d'affaire". La unuaj gravaj decidoj (kongresa fako kaj libroservo adjudikitaj al privatulo) heroldas la finon de epoko; sed la financa situacio, ĝis la eventuala rekapitalizo per la vendo de Nieuwe Binnenweg 176, restas malbona.

TEJO 202,97 -- je minus 5,00%. La estraroj (malnova kaj nova, ambaŭ nur unujaraj) ne estis konsultitaj de UEA pri la resaniga propono, kiu reduktas la spacojn de TEJO en Roterdamo; la evoluo de la krizo kondukas al marĝenigo de la Junulara sekcio, rilate la gvidan rolon.

E@I (plus 10%) -- La futuron de la entrepreno de Peter Balaz garantias la kontrakto kun UEA, kies du ĉefaj servoj translokiĝos al Slovakio.

SAT 140,04 -- kresko je 0,00%. La Sennacieca plu eldonas interesan revuon kaj aktivas eldone, sed la membraro malkreskadas.

FPEF 380,00 -- je plus 3,39%. Daŭras la ekspansio de la stabo paralele al la kresko de la infrastrukturo: la perspektivo de nova legaco fortigas financan bazon.

KCE 1081,04 -- je plus 1,42%. Sukcesaj aranĝoj fortigis la financan reekvilibriĝon de 2020, kaj kreis optimismon pri diversaj iniciatoj en 2022-23.

LF-koop 310,81 -- je plus 2,55%. La produktado montras ekspansion, kaj gazete kaj libre; la apartamentoj rentumadas pli multe ol dum la pasinta jaro.

PEN 201,75 -- je plus 0,85%. La esperanto-centro de PEN Internacia estas malgranda, sed tre stabila, sen la internaj konfliktoj kiuj karakterizas aliajn.

La hegemonio de Roterdamo estas finita, sed la "raŭma revolucio" emerĝas pli malrapide ol sinkas la "admirala ŝipo".

[HeKo 771 9-C, 23 sep 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0404 s s 
  Total: 0.0545 s s