Esperanta Civito

Evakuado neevitebla en Nieuwe Binnenweg 176


Post la decido transloki la kongresan fakon kaj la libroservon de la Universala al malgranda slovaka civito (dek unu mil loĝantoj: en Pekino oni povus demandi "en kiu hotelo ili tranoktadas?"), fariĝis neevitebla la malplenigo de Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo. Fakte la dilemo "vendota aŭ luigota?" pri tiu esperanto-domo ne ŝanĝas la situacion: necesas ambaŭkaze paki librojn kaj plenigi kamionojn. Sola pendanta demando: ĉu tuj aŭ nur baldaŭ?

"Unue mi persone estis kontraŭ vendo kaj favorus ludonon. Tamen konsciiĝinte pri la strukturaj renovigoj kiuj estas bezonataj por luigo, supozeble estas pli la peno ol la gajno. Ni atendas profesian pritakson pri la kostoj ligitaj al la renovigo de la spaco kun la devigaj laboroj pri energinivelo, fajroprotektado, handikapula aliro, ktp" deklaris UEA-komitatano kiu sekvas de proksime la evoluon de la krizo.

"Mi pensas ke simple el ekonomia (kaj organizkapabla en Nederlando) vidpunkto ne havas sencon plu teni la domon. Kompreneble poste eniras en la ludon sentoj, impresoj, rememoroj, ktp. Do ne estas maleble pensi ke iuj emos donaci por plu teni tiun konstruaĵon" komentarias alia kolego.

Efektive la konstruo havas simbolan karakteron kaj sentimentalan valoron precipe por la bullerisma alo, kiu agitas tra nordeŭropa skandalgazeto. Sed en tiu alo, leonoj kaj moleonoj jam deklaris ke ili ne kotizas al la Universala, do oni ne rajtas esperi en ilia malavareco. Moleono eĉ preferas afiŝi: "UEA faras nenion interesan al mi"; por poste enkasigi la monpremion de Belartaj Konkursoj organizitaj de UEA...

[HeKo 772 3-A, 25 sep 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0575 s s