Esperanta Civito

TEJO tria NRO uzanta esperanton en EKOSOK


Tutmonda Esperantista Junulara Organizo havas ekde nun "specialan konsultan statuson" ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (EKOSOK), pere de kiu neregistaraj organizoj estas reprezentataj ĉe UN-instancoj. Temas pri la tria NRO uzanta nian lingvon, post UEA kaj Esperanto Radikala Asocio.

Apud la ĝojo pro la atingita agnosko s-ro Valentin Ceretto Bergerat, TEJO-estrarano pri eksteraj rilatoj, esprimas zorgemon: "Ni nuntempe strebas strukturi nian agadon ĉe UN, varbante kaj trejnante novajn aktivulojn por agadi ene de nia Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER)".

Kuriozaĵo: TEJO registriĝis kun du laborlingvoj, la angla kaj esperanto; se ĝi estus aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito, la Konstitucio devigus uzi la francan kiel diplomatie vehiklan lingvon.

[HeKo 772 6-A, 30 sep 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0124 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0385 s s 
  Total: 0.0509 s s